Fabloj de Ezopo

Αισώπου Μύθοι
grupo de verkoj
Aŭtoroj
Aŭtoro Ezopo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr
Detalo de la 13a-jarcenta granda fontano en Peruĝo kun bildoj de la fabloj La lupo kaj la gruo kaj la lupo kaj la ŝafo
Kovrilpaĝo de 50 fabloj de Ezopo, tr: Nakagaiko K. Eld: Japana Esperanta Librokooperativo, sen eldonjaro

Ezopo (greke ΑΙΣΟΠΟΣ, latine Æsopus) estis antikva greka poeto, verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Oni supozas ke li vivis inter 620 kaj 560 a.K. Kalman Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa Saĝo. Lia plej konata verko kutime nomiĝas Fabloj de Ezopo.

La Fabloj de Ezopo konserviĝis dum longa tempo nur en proza formo per buŝa pludonado de la popolo. Kolektadon de la ezopaj fabloj laŭdire ununafoje entreprenis Demetrios Falereo (Phalereus) ĉirkaŭ -300. La diversaj kolektoj de ezopaj fabloj, kiuj konserviĝis ĝis nia tempo, estas parte malfruaj prozaj transformoj de prilaboraĵoj de Babrioso en korusaj jamboj, parte produktitaj en retorikaj lernejoj en plej diversaj tempoj kaj kvalitoj.


Developed by StudentB